Thursday, March 28, 2013

Ekde novulo ĝis spertetulo

Mi estas John Bauer, Usonano kiu faris staĝon ĉe E@I. Antaŭ unu jaro mi eĉ ne konis Esperanton, sed nun estas granda parto de mia vivo, dank'al ĉio, kion mi spertis en Esperantujo ĝis nun.

Kiam oni diris al mi, ke mi iros al JES, kaj mi partoprenos en tiu aranĝo, kiun mi antaŭ nur kelkaj semajnoj eĉ ne konis, mi ne vere sciis kiel mi devus senti. Nun mi scias ke tiu malkontenta sento tute ne pravis.

Mia tempo kun Esperanto ne estas longa. Mi lernis ĝin per la reto kaj nur iomete parolis ĝin kun la loka klubo en mia urbo en Francio. Tamen, Mi iom-post-iom vidis ke homoj reale uzas tiun lingvon kaj mi post nur kelkaj monatoj lernante ĝin uzas ĝin per la Pasporta Servo en Parizo.

Ĉio en Esperantujo daŭre estas pli mapli novaĵo por mi, kaj antaŭ nur tri monatoj mi neniam partoprenis iun ajn esperanto-aranĝon. La granda aranĝo, kiu estas JES, estis io, kion mi neniam povus imagi antaŭe. Eĉ pli bone estis la fakto ke mi povis ĝin partopreni kun mia koramikino, Xiaoyun.

Mi kaj ŝi venis per stipendio, do devis ne nur partopreni, sed ankaŭ helpi kun la aranĝo. Plie, tiu aranĝo estis dum mia staĝo ĉe E@I, do mi devis labori kaj helpi kiel staĝanto. Tamen mi tre ŝatis tion, kaj mi daŭre opinias ke estas vere amuze kunbabili kaj labori per Esperanto. Mi vendis librojn kaj faris taskojn Esperante, kaj tiuj taskoj plaĉegis min.

Dum la aranĝo, mi plej ŝatis ke mi eblis renkonti homojn el multaj landoj kaj babiladi kun ili pri ĉio kaj nenio. Iu etaĵo, kiu tamen estis interesa laŭ mi, estas ke mi povis renkonti homojn, kiujn mi ja jam konis. Tiuj famaj homoj, kiuj antaŭ nur kelkaj monatoj mi ne kredus ke mi povus renkonti ilin, estis apud mi kiel ĉiu. Tra la nokto mi babilis kaj kun tiuj famaj homoj kaj kun novaj amikoj kiel ili estus miaj malnovaj amikoj. Tiu sento, tiu evento, tiu aranĝo, ĉio estis pli bona ol mia antaŭpenso.

Je la komenco mi ankoraŭ ne sciis, se mi ŝatus tiun grandan aranĝon, sed je la fino mi jam ne volis ke ĝi finiĝos. Mi renkontis multegajn homojn. Mi aŭdis koncertojn kaj eĉ gajnis la 4an premion en danca konkurso. Mi pasis feliĉan novan jaron kun amaso da homoj. Unufraze, mi partoprenis JES.

Saturday, March 16, 2013

好久不见

Pli ol duono de blogaj mesaĝoj estas pri kiel oni ne skribas sufiĉe ofte. Dum tiu tempo mi faris staĝon en Slovakio per Esperanto kaj mi eble poste skribos pri tio en Esperanto ĉi tie, kiam mi havos la tempon.